Enkomputiligis Don HARLOW
Feliĉa la semanto estas, Printempe kiu semis grenon Kaj en aŭtuno ĝoje festas De bonrikolto la solenon. Feliĉa, kiu en la koro Pri granda verko flame revis, Kaj el la ĉarma revo-floro Maturan frukton elricevis. Arbeto kiun, Majstro kara, Vi plantis ĉe Vistul-rivero, Elkreskis ĝis lazuro klara, Etendas branĉojn ĉirkaŭ tero. Sub ĝi kolektis tero-filojn La jubile' de nova sento, Per kiu frate ligas milojn Neŭtrala lingva fundamento. Krakovaj muroj ĝoje sonas, Dum lernantaro multnacia Dankeme sian Majstron kronas Per la verdaĵo laŭrfolia. En niaj koroj, granda homo, Stariĝas viaj monumentoj; La gloron de l' benata nomo Ripetos ĉiuj la jarcentoj! |