Enkomputiligis Don HARLOW

Al la vespera stelo

Richard WAGNER

elgermanigis Antoni GRABOWSKI

el "Tannhäuser"


Wie Todesahnung Dämm'rung deckt die Lande,
Umhüllt das Tal mit schwäzlichem Gewande

Funebre kovras la krespusko valon,
Etendis nokto nigran la vualon.
Deziras supren flugi la anim',
Sed tenas ĝin de nokt-teruroj tim'.

Aperas jen, vi stelo la plej kara!
De malproksimo fluas lumo klara,
Disigas ombrojn ĉarma la radi',
Amike montras la vojon al mi.

Ravite, ho vespera stel',
Mi vin salutas sur ĉiel';
Kaj de fidela mia kor'
Salutu ŝin en tiu hor',
Kiame flugos ŝi de l' tero,
Al anĝelar' en supra sfero.