Enkomputiligis Don HARLOW

Bruas pinoj sur deklivo

de Włodzimierz WOLSKI

elpoligis Antoni GRABOWSKI

ario el la opero Halka


Szumią jodły na gór szczycie,
Szumią sobie w dal.

Bruas pinoj sur deklivo,
Bruas plende for;
Por junul' malgaja vivo,
Se doloras kor'.

Ne ofendis min alia,
Sole vi, amata mia,
Oj Halino, junulino,
Sol-amata, vi!

Dum ni estis ida paro,
Mi, por Halinet',
Serĉis super abismaro
Birdojn en nestet'.

Venis mi kun bonodora
Flor' el monta mur',
El foiro kun kolora
Koraleta ŝnur'.

Ne ofendis min alia,
Sole vi, amata mia,
Oj Halino, sol-knabino,
Kulpa estas vi!

Kiel abiet' montara
Ĉarme kreskis vi --
Ah! post vi, knabino kara,
Fajren saltus mi!

Jaroj fluas kun rapido
De torent', sen fin' --
Venis bela sinjorido,
Vi malŝatis min.

Ne ofendis min alia,
Sole vi, amata mia!
Oj Halino, junulino,
Sol-amata, vi!