Enkomputiligis Don HARLOW

Cikado kaj formiko

de Jean de la FONTAINE

elfrancigis Antoni GRABOWSKI


La cigale, ayant chanté
Tout l'été.

Kantis dum somer' sen fin'
Cikadin'.
Kiam frosta vento blovis
Sen provizo ŝin ektrovis,
Sen malgranda eĉ pecet'
Da muŝeto aŭ vermet';
La malsato pelis ŝin
Al najbara formikin'.

Kaj ŝi petis kun insisto:
"Donu grajnojn por ekzisto
Ĝis la nova jar-sezon'.
Mi vin pagos, laŭ ordon',
En Aŭgust', pro best-honor',
La procenton kun valor'."

Ke ne pekas formikino
Per pruntemo, estas vere;
"Kion faris vi somere?"
Diris ŝi al pruntulino.

--"Tage, nokte al venantoj,
Ne mallaŭdu -- kantis mi."
--"Kantis? -- gaja jen meti'!
Nun ekdancu post la kantoj!"