Enkomputiligis Don HARLOW
Od kolebki biegła za mną Czarodziejska baśń tęczowa. |
De lulilo min postiris Ĉielarka mirfabelo, Kaj ĝi flustris melodie Sorĉ-parolojn al orelo. Naskis ĝin en fruvespero Vartistinoj-babilado. Kaj kun mi ĝi poste dormis Kaj min kisis dum sonĝado. Ĉiam kune vekiĝante, Ni elkreskis el luliloj, Kaj ĝi min en strangan mondon Ien portis sur flugiloj -- Super la purpuraj maroj, Super la arĝent'-riveroj, Sur la ĉielarka ponto En transmondon de misteroj. Malfermiĝis laŭ ĵurvorto Rok-pordeg' el diamantoj, Kaj mi pasis en sorĉlandon De fantomoj kaj gigantoj. Kaj post mi pordegon fermis Aŭ feino aŭ diino, Do mi iris en la landon Vagi ĝis la vivofino. En la stranga lando, kie Ĉio vivas kaj parolas, Kie ĉiu ŝtono spiras Kaj fariĝi homo volas -- Iris mi tra helbrilanta Arbareto orfolia, Kie floras en la ombro La filika flor' magia. Iris mi tra l' arbareto, Kie arboj kantojn bruas, Kie de l' junec' eterna La kristala fonto fluas. Kaj salutis min envoje La okuloj de florrondoj Per rigardo forturnita Al senlima spac' de mondoj. Kaj salutis homavoĉe Min birdaro kolorplena Kaj montradis pluan vojon Ĉe l' abismo malserena. Kaj obeis mi aŭguron, Trinkis mi el viva fonto, Tra sovaĝa la dezerto Iris mi sen tim' al monto. Vane siblis la rampaĵoj Kaj fantomoj min teruris; Mirhelaĵon rigardante, Mi antaŭen ĉiam kuris. Post trairo de l' dezerto Kaj de l' akvo ŝaŭm-ondanta, Mi ekstaris apud monto Vertikale leviĝanta. Supre brilis la kristala Kastel' de gigant' kruela, Kies sorĉan povon spertas Virgulino la plej bela. Antaŭ la kastelo drakoj ... Ruĝajn faŭkojn larĝ-distiras Kaj per oraj fajroflamoj Ĝsis la nuboj supren spiras. Hirtigante bronzajn skvamojn, Ili gardas sorĉ-trezoron, La plej belan virgulinon, De kristal'-kastelo gloron. Tamen malgraŭ vigla gardo Mi ekvidis ŝin sur monto, Ŝin, pro kiu mi alvenis Doni vivon kun volonto. Havis ŝi sur frunto stelon, Sub piedoj rikoltilon De lun', kaj anĝel'-vizaĝon, En okuloj lazurbrilon. Tuj rigardo ŝia vekis Mian amon en la koro, Kaj al ŝi nun supren-celi Mi komencis kun fervoro. Do mi tuj, ĉe l' glata muro, Per plektaĵ' de konuolvuloj Super senfundaĵ' ekpendis, Ŝin serĉante per okuloj. Kaj mi grimpis ĉiam supren, Jam proksime ŝin admiris, Kaj al rava reĝidino Ambaŭ manojn mi eltiris. Tuj mi kaptos ŝin en brakojn ... Ve! hederoj sin disŝiras -- Kaj mi falis en abismon, Kaj pereas kaj sopiras! ... Kvankam kora sang' forfluas, El abismo, la malhela, Vokas mi: "Ho kavaliroj! Kuru, kuru post la bela!" Grimpu supren! ĉiam supren! Vin sur nigrajn rokojn svingu, Ke alvenu feliĉulo Kaj posede ŝin atingu! Se li ne atingos -- falos, Ne vantiĝos vivo lia, Ĉar plej bona vivoparto Estas postkurado tia. Vidi eĉ de malproksima Sorĉ-kastelon el kristalo, Indas iri sango-page Al la land' de l' idealo. Se denove komenciĝi Povus mia vivokuro, Duafoje mi postkurus Belulinon en lazuro. |