Enkomputiligis Don HARLOW
|
A kiedy będziesz moją żoną, Umiłowaną, poślubioną. |
|
De kiam estos vi edzino, Amata mia laŭ destino; Por ni malfermos sin ĝardeno, Brilplena, luma ter-edeno. Por ni aromon spiros floroj, Vinberaj fluos bonodoroj, Kaj de cejanoj kaj rozaro Kisata estos via haro. Ni iros sole, enmedite, De sunradia or' pentrite, Kaj inter arboj, senparole, Promenos ni kviete, sole. A1 ni branĉetoj verdaj pendos, Narcisoj supren sin etendos, Kaj de falanta flor' tilia Kovriĝos kara kapo via. Mi vin per blankaj rozoj kronos, Per miozotoj blue zonos, Ornamos per filik' magia, Kaj mondon faros pli radia. Do kiam estos vi edzino, Amata mia laŭ destino, Por ni al tiu mirĝardeno Malfermos pordon amopleno. |