Enkomputiligis Don HARLOW
We nąm drogę e otworzele Bez cerpliwą procę. |
Vi malfermis al ni vojon Per laboro cela; Vi eklumis kiel suno Inter nokt' malhela. Tra tricol-tabuloj nune Vidas ni mirinde, Kvankam laŭ kalumniuloj Ni naskiĝas blinde. Ĉar vin polaj balt-maranoj Laŭmerite amas. Mian tre modestan verkon Via nom' ornamas. Prenu de kantist' kaŝuba Simplan la rimaron, Kiun meti mi kuraĝas Sur patruj'-altaron. Jen malnova rakontado Pri la vivo, moro; Kion mi kolektis hejme, Prenu ĝin, Sinjoro! Dum Vistulo de Krakovo Nian maron fluos, Polan kredon, polan lingvon Tempo ne detruos. Jen, el kor-profundo nia, La konfes' popola: Dum ni vivas, ne pereos Kaŝubejo pola! |