Enkomputiligis Don HARLOW

Ebenigu vi

(popolkanto)

elpoligis Antoni GRABOWSKI


Porównaj Boże
Góry, doliny!

Ebenigu vi
Montojn, valojn, Di',
Ke estu tut-ebene!
Gvidu, ho Sinjor',
Lin al mia kor',
Dimanĉe frumatene!

Malgraŭ la dimanĉ'
Pelu, ho fianĉ',
Ĉevalon vian voje;
Estas mia kor'
Plena de dolor',
Kaj plendas mi malĝoje.