Enkomputiligis Don HARLOW
Didebà ŝenda cata mkrobeŭo Didebà ŝenda bunebis dzaŭo. |
Gloron al vi, reganto la ĉiela, Al forto de l' naturo sonu glor'! Gloron al vi, ho fianĉino bela, Kaj al fianĉo en feliĉa hor'! El amo plektos mi por ambaŭ kronon, Belornamita estos ĝia rond': Mi malavare ligos ĉian bonon, Trovitan ie en la vasta mond'. Sincere dediĉita violfloro Por gefianĉoj estu kap-ornam'. Ĉar ame batas ankaŭ mia koro, Do ĝin falmigas via granda am'. Karesa sent', liganta feliĉulojn, Allogas ĉies koron kaj okulojn. |