Enkomputiligis Don HARLOW

La elfreĝo

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis:

Antoni GRABOWSKI

Antoni GRABOWSKI (por muziko de Franz SCHUBERT)

KALOCSAY Kálmán


Elgermanigis Antoni GRABOWSKI

Wer reitet so spät, durch Nacht und Wind?
Es ist der Vater mit seinem Kind.

Kiu rajdas tra nokto, kun vento pro l' vet'?
Tio estas la patro kun sia filet'.
La infanon li bone per brak' ĉirkaŭprenas,
De malvarmo gardante, ĉe l' brusto lin tenas.

"Kial kaŝas, filet', la vizaĝon vi time?" --
"Ĉu ne vidas vi, patro, elfreĝon proksime?
La elfreĝon kun longa trenaĵo kaj kron'?"
"Mia filo, ĝi estas nebula nur zon'!"

"Infaneto amata, ho venu al mi!
La plej belajn ludetojn mi ludos kun vi;
Apud bordo jen brilas floretoj koloraj,
Kaj ĉe mia patrino vestaĵoj la oraj".

"Ĉu vi tute ne aŭdas, no mia patreto,
Kion al mi promesas elfreĝ' en sekreto?"
"Trankviliĝu, infano, kaj kredu al mi:
Murmuretas la vento en velka foli'".

"Venu, bela knabeto, tre bone vi fartos:
Miaj junaj filinoj karese vin vartos;
La filinoj, majstrinoj en danca rondform',
Balancante, kantante vin lulos al dorm'".

"Ĉu ne vidas vi tie, patret' mia kara,
De elfreĝo filinojn en loko malklara?"
"Mia filo, fileto, mi vidas precize:
La maljunaj salikoj prezentas sin grize".

"Mi vin amas, belul', vin posedi deziras,
Do mi uzos perforton, ĉar mem vi ne iras!"
"Mia patro, li kaptas, li prenas min for!
Al mi faris elfreĝo doloron je l' kor'!" --

Frostetremas la patro, akcelas rapidon,
En la brakoj li tenas ĝemantan la idon;
Li alvenas penege al hejma en kort':
En la brakoj infanon pacigis la mort'.

Antoni GRABOWSKI (por muziko de Franz SCHUBERT)

Wer reitet so spät, durch Nacht und Wind?
Es ist der Vater mit seinem Kind.

Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?
Jen estas patro kun infanet';
Li havas knabon en zorga pen',
Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.

"Filet', vi kial ektremis pro tim'?"
"Patreto, jen! elfreĝ en proksim'!
Elfreĝo kun trenaĵ' kaj kron'!"
"Filet', ĝi estas nebulzon'".

"Ho venu do, infan' al mi!
Mi belajn ludojn ludos kun vi;
Ĉe l' bordo brilas kolora flor',
Mia panjo havas vestojn el or'!"

"Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',
Kion promesas elfreĝ' en sekret'!"
"Ne timu, filet', ne timu vi,
Murmuras vent' en velka foli'".

"Knabeto bela, sekvu min!
La filinoj miaj belvartos vin;
La filinoj, lertaj en danca rond-form',
Kantante, dancante vin lulos al dorm'".

"Patret', ĉu vi vidas, patret', mia kar'?
En lok' malhela jen elfinar'!"
"Filet', filet', mi vidas precize:
Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize".

"Mi amas vin, ĉarmanta vi mia knabet',
Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"
"Patreto, patreto, li prenas min for!
Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"

La patro tremas, kun granda rapid'
Li rajdas, en brakoj veplendas la id'.
Alvenas li al hejma kort',
Infanon prenis jam for la mort'.

KALOCSAY Kálmán

Kiu rajdas tra l' nokt' kaj vent' sub nub'?
Ĝi estas patro kun sia bub'.
Li premas filon per brak' al sin'
kaj firme, varme li tenas lin.

Filet', vi kial vin kaŝas kun trem'?
Patret, ja venas elfreĝo mem!
Elfreĝ' kun krono, trenaĵ' post li! --
Filet', ĝi estas nebul-stri'.

"Ho venu do, infan', kun mi!
Tre belajn ludojn ludos nun ni.
Sur bordo brilas la bunta flor',
mia panjo havas vestojn el or'."

Patret', ĉu vi aŭdas, elfreĝo sen ĉes'
min vokas, logas per flustra promes'. --
Fileto, restu do en kviet',
tra l' velkaj branĉoj zumas ventet'.

"Ho, ĉarma knabo, do venu jam,
la filinoj vartos ja vin kun am'.
La filinoj nokte en ringo de danc'
vin lulos per kanto kaj danc' kaj balanc'."

Patret', ĉu vi aŭdas, jen ŝvebas kun vok'
elfreĝidinoj en nigra lok'. --
Filet', filet', mi vidas sen dub':
maljunaj salikoj grizas en grup'.

"Mi amas vin, ho bela figur', kun sopir',
se mem vi ne venos, do prenu vin ŝir'."
Patret', ho patret', nun lituŝas min, ve!
Elfreĝ' min kaptas, doloras tre!

La patro ekspronas kun frosto en spin',
kaj premas la filon ĝemantan al sin',
li pene venas al hejmkort',
surbrake kuŝis la fil' en mort'.