Enkomputiligis Don HARLOW

Ensorĉita rondo

de Narcyza ŻMICHOWSKA

elpoligis Antoni GRABOWSKI


Wezmę świecę i latarnię
I głownię z komina.

Li:
Kun kandelo kaj lanterno
Kaj brulŝtipo pina
Serĉos mi, ĉu estas ie
Honestec' knabina.
Ŝi:
Serĉos mi kun luno, steloj,
Kaj la sun' lumanta,
Eble trovos mi junulon
Kun koret' amanta.
Li:
Mi, serĉinte la knabinon,
Scias en ĉi-horo:
Por eltrovi plej honestan --
Sonu per la oro!
Ŝi:
Lumiginte, rigardinte,
Nun mi diros vere,
Ke junulo ĉiun amas,
Sed -- sin mem sincere.
Li:
Mi jam trovis plej honestan,
Karan, la serĉitan,
Belan, dolĉan, en butiko --
Pupon la pentritan.
Ŝi:
Mi jam trovis unu solan,
Estas tiu kara:
Brava, juna militulo
Sur portret' centjara.
Li:
Ekrigardu pup' pentrita
Ame per okulo,
Eble el portret' ĉevalen
Saltos militulo.
Ŝi:
Militul' pentrita saltu
Sur ĉevalon flame!
Eble en pentrita pupo
Kor' ekfrapos ame!