Enkomputiligis Don HARLOW
The shades of night were falling fast, As through an Alpine village passed... |
La nokto rapide la ombrojn delasis, Dum alpan vilaĝon junulo trapasis; Li portis sur vojo la neĝa, glacia, Standardon, kun stranga devizo ĉi-tia: Excelsior! La frunto -- malgaja, kaj lia okulo -- Jen glavo en suno, flamanta per brulo; Kaj sonis kiele trumpeto arĝenta, La vort' nekonata tra nokto silenta: Excelsior! Li vidis: en hejmoj feliĉaj, jen ĉarme Bruladis la fajro, lamante kaj varme; En supr' glaciaroj fantome sin tiris; El lipoj junulaj ekĝemo eliris: Excelsior! "Ne provu la pason!" avertis hom' griza; "En supro minacas ventego surpriza; Profunda torento fortrenas per ondo!" Sed laŭte eksonis la klara respondo: Excelsior! "Ekhaltu!" lin vokis knabino, "de l' laco, Sur tiu ĉi brusto ripozu en paco!" La larmoj ekbrilis en blua okulo, Kaj tamen kun ĝemo rediris junulo: Excelsior! "Vin gardu je l' pina branĉet' sekigita! Kaj antaŭ terura lavango subita!" Lin laste por nokto salutis kampulo; Kaj voĉo respondis el monta nebulo: Excelsior! Kun sia ĉielen levita standardo La piaj monaĥoj de Sankta Bernardo En frua mateno la preĝojn murmuris, Kaj krio skuanta aeron trakuris: Excelsior! Migranto, duone en neĝo fosita, De l' hundo fidela li estis trovita; Li tenis ankoraŭ en mano glacia Standardon kun stranga devizo ĉi-tia: Excelsior! Kaj en duonlumo, la griza, malvarma, Li kuŝis senviva, sed bela kaj ĉarma, Kaj de malproksime, el klara ĉielo, Defalis la voĉo, simile al stelo: Excelsior! |