Enkomputiligis Don HARLOW

Finita laboro

de Aleksandr PUŜKIN

elrusigis Antoni GRABOWSKI


Mig vaĵdjelennyj nastał. Akonĉen moj trud mnogoletnij.
    Ĉtoĵ njepanjatnaja grustj tajno trjevoĵit mjenja?

Venis moment' dezirita. Laboro multjara finiĝis.
    Kial per stranga malĝoj' maltrankviliĝas la kor'?

Ĉu mi, la verkon fininte, nun staras dungat' malnecesa,
    Jam pagita por ĝi? fremda al nova labor'?

Aŭ mi domaĝas laboron, silentan kunulon de l' nokto,
    Anon de l' hejma diar', anon de l' ora Aŭror'?