Enkomputiligis Don HARLOW
Zij zullen hem niet temmen Den fieren Vlaamschen Leuw. |
Neniam kvietigos Leonon flandran vi; Li ĝuos liberecon, Nenion helpos kri'. Neniam kvietiĝos Dum vivos ni, leon', Dum havas li ungegojn Kaj dentojn, laŭ bezon'. Rekantaĵo Neniam kvietiĝos, Dum vivos ni, leon', Dum havas li ungegojn Kaj dentojn, laŭ bezon'. La temp forglutas urbojn Kaj falas iam tron', Sed ne pereos nia Popolo kun leon'. Almarŝas malamikoj, Minacas mort-furi', Ni ridas pri danĝeroj, Leono apud ni. Batalas li jarmilon Por flandra kara sort', Kaj restis li potenca Kaj en juneca fort'. Pensante, ke li svenis Aliras vi kun mok', Minace kaj terure Leviĝas li el lok'. Kaj se intencas oni Per fals', perfid' en fin' Surprize lin ataki, Malliberigi lin, Atentas li pri ĉiu Suspekta via gest', Hirtigas kolhararon Kaj muĝas reĝa best'. Sufiĉe da incitoj! Jen venĝos potencul': Al malamik' li saltas Kun fajro en okul'. Disŝiras li kaj rompas En la batal'furi'; De sango makulite, Triumfe muĝas li. Neniam kvietiĝos, Dum vivos ni, leon', Dum havas li ungegojn Kaj dentojn, laŭ bezon'. |