Enkomputiligis Don HARLOW

La ĝardeno de Hesperidoj

el Atlantido de Hiacinto VERDAGUER

elkatalunigis Antoni GRABOWSKI


Cervos gegants rumbejan ses banyes d'alt brancatge
Que pren l'aucell per arbres d'excelsa magnitut.

Giganta cervo skuas la korn-branĉaron sian,
La birdojn logas ĝia alteco eminenta;
Timigas mastodonto gazelon la gracian,
Kaj mastodonton pelas mamuto korpulenta.

Sur vojo al ĝardeno, tra l' arbaret' odora,
Spionas la bufalojn leono el insid';
Kaj kiam triafoje leviĝas suno ora,
Oazo lumebrila prezentas sin al vid'.

En mirto-arbetaĵoj karesas je lempioj
Ventetoj saturitaj duone per miel',
Kaj milde murmuretas fontanoj kaj folioj,
Kaj semas juvelaron ardanta la ĉiel'.

Laŭvice altaj cedroj, malhelaj cinamonoj,
Kliniĝas pro dolĉpezo de sia nova flor';
Portikon verdan formas po du la arbokronoj,
Tra fruktokradoj brilas tagiĝa rozkolor'.

Per mil kaskadoj falas torento ŝaĵme-onda
En grotoj el kristalo, sur ŝtupoj el porfir';
Malligas la harplektojn da nimfoj aro blonda
En akvoj la turniĝoj, laŭlonge de l' flu-ir'.

En riverbordaj herboj, kiele pluv' da perloj,
La paradiza birdo saltetas ĝojoplene;
Aŭdiĝas gaja trilo de la timemaj merloj,
Kaj sopirema turdo ekĝemis jen ĉagrene.