Enkomputiligis Don HARLOW
Feliĉa la semanto estas, Printempe kiu semis grenon Kaj en aŭtuno festas De bonrikolt' solenon. Feliĉa, kies kor' Pri granda verko revis, Kaj el la revo-flor' La frukton elricevis. Arbeto, kiun, Majstro kara, Vi plantis ĉe Vistul-river', Elkreskis ĝis lazuro klara, Etendas branĉojn ĉirkaŭ ter'. Sub ĝi kolektis milojn La jubilea nova sent', (nova sent') Kaj ligas terofilojn Neŭtrala fundament'. Krakovaj muroj ĝoje sonas, Dum lernantaro multnacia Dankeme Majstron kronas Per verdo laŭrfolia. En niaj koroj, granda hom', Stariĝas monumentoj; Benata via nom' Ĝi vivos, vivos tra jarcentoj! |