Enkomputiligis Don HARLOW
Em uma longa jornada Em camelo mui carregado. |
Dum tre longa tag' somera La kamelo, tro ŝarĝite, Foje vokis, lacigite: -- "Ho, la ŝarĝo malmodera!" Aŭdis ĝin fraŭlino pulo, Kaj respondis fiersente: -- "Trankviliĝu, mi momente Liberigos vin, karulo, De l' pezaĵo tro premanta; Jen mi saltas for el selo!" Tiam diris la kamelo: - "Dankon, moŝto elefanta!" |