Enkomputiligis Don HARLOW

Korvo kaj vulpo

de Jean de La FONTAINE

elfrancigis Antoni GRABOWSKI


Maître Corbeau, sur un arbre perché,
Tenait en son bec un fromage.

Sur arbo sidante, la korvo-sinjor',
Fromaĝon en beko li tenis;
La vulp', allogite per bona odor',
Kun tia parolo alvenis:
"Bontagon, sinjoro nobela!
Ho kiel vi estas gracia kaj bela!
Se via voĉet', en kompar',
Ne cedas al via plumar',
Vi estas Fenikso de arboloĝantoj!"

La korvo, ĝojega pro tiu admir',
Por montri belecon de l' voĉo en kantoj,
Malfermas la bekon: "Grak'!" falas akir',
Kaj vulpo, kaptante ĝin, diras: "Eksciu,
Simplul', ke flatist' vivas ĉiu
Je kosto de lin aŭskultanta person',
Fromaĝon valoras ja ĉi-lecion'!"
La korvo ekĵuris en honto, konfuzo,
Ke poste neniu lin trompos per ruzo.

Jen alia versio de la sama fablo.