Enkomputiligis Don HARLOW
Tin idha tin Ksanthùla, Tin idha pses argà. |
Mi vidis ŝin hieraŭ Malfrue: Blondulin' Eniris barkon, kiu El hejm' forportis ŝin. Plenblovis blankajn velojn De l' freŝa vento flu', Kiel kolomb' etendas Blank-flugiletojn du. Salutis ŝi amikojn, Salutis kun malĝoj', Adiaŭ-redirante Per tuk' je lasta foj'. Kaj post la salutado Mi restis tie ĉi, Ĝis malproksimo ĉion Forkaŝis jam al mi. Mi post mallonga tempo Ne scius diri jam, Ĉu brilas blanka velo Aŭ mara ŝaŭmo-skvam'. Post kiam velon, tukon, Forkaŝis akvo-stri', Ekploris la amikoj, Ekploris ankaŭ mi. Ne barko min plorigis, Nek vel' plorigis min, Mi ploris pro iranta Fremdejon blondulin'. Ne ploras mi pro barko, Kun blanka vel' sur mar', Mi ploras blondulinon Kun ŝia blonda har'. |