Enkomputiligis Don HARLOW

La korvo

Litova popolkanto

ellitovigis Antoni GRABOWSKI


Ĉionai leke juodas varnas,
Snape laike baltą ranką.

Nigra korvo preterflugis,
Kiu portis en la beko
Blankan manon kun ringeto.
Do mi vokis al la birdo:
-- "Nigra korvo, vi el kie
Portas tiun blankan manon
Kun brilanta ringo ora?"
-- "Estis mi sur kampo, kie
La batalo furiozas,
Kie estas glav-bariloj,
Kie lancoj fosas tombojn
Kaj torente sango fluas.
Multaj filoj tie kuŝas,
La patrinoj ploras ilin..."
-- "Ve! jen estas mia ringo!
Mi ĝin donis al amato!
Ne revenos li, karulo!
Do vi fluu, miaj larmoj."