Enkomputiligis Don HARLOW

La kozako

(popolkanto)

elpoligis Antoni GRABOWSKI


Tam na górze jawór stoi,
Jawór zielenieńki.

Sur monteto tie staras
Verda la acero;
Mortas juna la kozako
Sur la fremda tero:

-- Mortas mi, en fremda lando
Venas mia fino,
Do alvoku la patrinon,
Mia amatino!

Kaj alvenis la patrino,
Venis patrineto,
Turnis palan la vizaĝon
Kontraŭ la fileto:

-- Ho fileto, mia kara,
Devis vi perei,
Ĉar ne volis vi konsilojn
De l' patrin' obei.

-- Mi vin petas, patrineto,
Bele enterigu:
Oni batu sonorilojn,
Kaj orgen-ludigu;

Sed ne gvidu min al tombo
Pastroj, nek diakoj,
Nur en teron ukrainaj
Metu min kozakoj.