Enkomputiligis Don HARLOW

La kvar fontoj

de Petar PRERADOVIĆ

elserbkroatigis Antoni GRABOWSKI


Usred polja Kosova
Ĉetir vrela izviru.

Meze de Kosova kampo
Fontoj kvar el tero ŝprucas:
Blanka lakt' el unu fluas,
Ruĝa vino el la dua,
Tria estas sange-ruĝa,
Klaran akvon donas kvara.
Jen migrant' ĉe fontoj haltas
Kaj demandas li unuan:
-- "Kial fluas vi per lakto?"
-- Por idaron vian nutri!
Kaj demandas li la duan:
-- "Kial vino vin ruĝigas?"
-- Por fortigi vian koron!
Kaj demandas li la trian:
-- "Kial vi per sango ŝprucas?"
-- Por flamigi vin al venĝo!
Li demandas fonton kvaran:
-- "Kial akvon vi fluigas?"
-- Por forlavi vian honton!