Enkomputiligis Don HARLOW
Naître avec le printemps, mourir avec les roses, Sur l' aile du zéphyr nager dans un ciel pur. |
Naskiĝi kun printemp' kaj morti kun la rozo, Naĝadi kun zefir' en la ĉielo pura; Sur florburĝono sin balanci por ripozo, Ebrie de l' arom', de lum', aer' lazura. La junan polvon for de flugiletoj skui, Al la ĉiel-arkaĵ' kun la bloveto flui, Jen de la papili' la ensorĉita cel'. Simile la dezir': neniam ekhaltante, Sen plena kontentec' tuŝetas ĉion vante, Pro la volupt' en fin' -- revenas al ĉiel'. |