Enkomputiligis Don HARLOW

La lasta rozo

de Thomas MOORE

elangligis Antoni GRABOWSKI


'T is the last rose of summer,
Left blooming alone.

Jen floras sola, forlasita
La lasta rozo de l' somero,
Dum ĝia ĉarma gefrataro,
Velkinte kuŝas jam sur tero.

Ne estas ia flor' parenca,
Nek roz-gurĝono en proksimo,
Por interŝanĝi la ridetojn
Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.

Mi vin ne lasos, ho soleca,
Ĉagrene sur trunketo brili;
Ĉar la karuloj viaj dormas
Do iru, dormu vi kun ili!

Foliojn viajn mi afable
Disĵetas sur bedeto jena:
Vi kuŝu apud senaroma,
malviva kunular' ĝardena!

Mi tiel sekvu, kiam pasos
De l' amikeco flor' fidela,
Kaj el brilanta amo-ringo
Elfalos lasta ŝton' juvela.

Ĉar kiam velkis veraj koroj,
Sentemaj flugis for el rondo,
Ho~kiu volus tiam loĝi
Solece en malvarma mondo?