Enkomputiligis Don HARLOW

Komenco de Luziadoj

de Luiz CAMÕES

elportugaligis Antoni GRABOWSKI


As Armds, e os Barões assinalados,
Que da occidental praia Lusitana.

Batalojn kantas mi de l' heroaro,
Kiu de l' hejma bordo luzitana
Tra l' ne ankoraŭ ŝipirita maro
Ĝis trans insulo velis Taprobana, (1)
Kaj da danĝeroj en militofaro
Pli venkis, ol permesas fort' homana,
Ĝis kiam, inter malproksimaj gentoj,
Stariĝis novaj regno-fundamentoj. (2)

Kaj kantos mi de reĝoj glor-memoron,
Kiuj potencon de la imperio
Disvastigante, sanktan kruco-gloron
Firmigis en Afriko kaj Azio,
Per heroaĵoj, kies altvaloron
Laŭrkronis senmortec' en historio.
Rakontos ĉion mi en kanto-partoj,
Se vi min helpos, ho geni' de l' artoj.

Ĉesu de l' saĝa Greko kaj Trojano
Ŝipirojn laŭdi, kiujn ili faris,
Kaj kiel Aleksandro kaj Trajano
Por venkaj militiroj sin preparis;
Mi kantos vin, ho glora Luzitano,
Ĉe kiu Mars', Neptuno serve staris.
Silentu do, antikva Muzo kanta,
Eksonos glor', pli alten leviĝanta!

Piednotoj

(1) Cejlono.
(2) Portugalaj kolonioj en orienta Hindujo.