Enkomputiligis Don HARLOW
Idzie Maciek bez wieś z bijakiem za pasem, Pośpiewuje sobie tym-dy-rym-dy czasem. |
Kun batil' ĉe zono iras Macjek voje, Iam li ekkantas "tim-di-rim-di" ĝoje. Se iu baras straton, Ricevas kapobaton. Oj da, dana! ve! jen malsaniĝis Macjek nia kara, En drlnkej' ne estis dum vespero kvara; Jam al ni ne kantetas, Bieron ne aĉetas. Oj da, dana! Mortis Macjek, mortis, venis lia horo; Pacon la eternan donu Di'-sinjoro! Li estis brava viro Ĝis lasta sia spiro. Oj da, dana! Nia Macjek kuŝas sur kverka tabulo. Se muziko ludus, saltus li, mortulo; Mazuro, animforte, Moviĝas, eĉ postmorte. Oj da, dana! |