Enkomputiligis Don HARLOW

Mia estrino

de Dante ALIGHIERI

elitaligis Antoni GRABOWSKI


Tanto gentile e tanto onesta pare
La Donna mia quand' ella altrui saluta.

Aperas jen, modeste kaj ĝentile,
Estrino mia kun la gest' saluta;
Tremante ĉiu lango iĝas muta,
En bril' okuloj klinas sin humile.

Sentante laŭdojn, iras ŝi trankvile,
De l' honesteco envestite tuta,
Sur teron kvazaŭ ĉielalto kruta
Fluigis mirindaĵon perflugile.

Kaj ŝi afable donas por admiroj
Dolĉecon tian per okul' al koro,
Ke tiu nur ĝin konas, kiu provas;

De ŝiaj lipoj sin karese movas
Spireto ama, plena de favoro,
Ke diras al anim': "Al mi, sopiroj!"