Enkomputiligis Don HARLOW

Ondoj

de K. A. NIKANDER

elsvedigis Antoni GRABOWSKI


Mitt lif ar en vag,
Som röres en tid.

La vivo, la mia,
Jen ondo en movo,
Dum forte ĝin skuas
De ventoj ekblovo.

Sed jen kvietiĝis
La maro momente;
La ondo ĉe l' bordo
Ekdormas silente.

Ĝi juŝas trankvile,
Sin kvazaŭ ne movas,
Kaj tamen ĝi vibras
Kaj tie sin trovas.

La ondo, guteto
En maro de l' mondo,
Ĝi ankaŭ rebrilas
Per ora sunrondo.