Enkomputiligis Don HARLOW
Devizo. Szabadság szerelem,E kettö kell nekem. |
La amon kaj sendependecon, Nur ilin kore mi rekonas; Al mia amo -- liberecon, Mi amon al patruj' fordonas. |
Tied vagyok, tied hazám, E sziv, e lélek. |
Via estas, ho patrujo, Mia kor', anim'! Kiun amus mi en mondo, Se ne vin sen lim'? En preĝej' de mia sino Vi altar', patruj', Ĝin bezonu, la preĝejon Mi faligos tuj! Kaj por lasta fojo preĝos La falanta sin'; Benu Dio la patrujon, Benu Dio ĝin! Sed mi diras al neniu El amika rond', Ke vi estas plejkaraĵo Mia en la mond'. Viajn paŝojn mi senĉese Sekvas sur la ter', Kaj ne kiel ombr' migranton Nur dum belveter'. Sed, se kreskas ombro, kiam Venas la vesper', Pli malĝojas mi pro nokto Super patra ter'. Iras mi al viaj anoj, Kun pokal' en man' Peti sorton, ke rebrilu Vi per nova san'. Trinkas mi el glas' ĝis lasta La gutet' da vin', Vin' maldolĉa -- miaj larmoj Falas ja en ĝin. |