Enkomputiligis Don HARLOW

La pluva tago

de Henry Wadsworth LONGFELLOW

elangligis Antoni GRABOWSKI


The day is cold, and dark, and dreary,
It rains, and the wind is never weary.

La tago malvarma, malgaja, sensuna;
Ne haltas la ventoj, nek pluvo aŭtuna;
Vinujo je l' muro putranta sin tenas,
Sed ĉiu elblovo foliojn deprenas,
           Kaj la tago -- malvarma, sensuna.

Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna!
Ne haltas la ventoj, nek pluvo aŭtuna;
Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,
Sed falas en vento esperoj, velkintaj,
           Kaj la tagoj -- malvarmaj, sensunaj.

Ekhaltu, ho koro malgaja, ne plendu!
Post nuboj la suno radias -- atendu!
Ne sola vi tiel kun sorto batalas,
En vivon de ĉiu la pluvo ja falas,
           Kelkaj tagoj -- malvarmaj, sensunaj.