Enkomputiligis Don HARLOW

Libroj de profetoj

de Antoni LANGE

elpoligis Antoni GRABOWSKI


I. Unueco, aŭ libro de Mozes

II. Multeco, aŭ libro de Brahma

III. Batalado, aŭ libro de Zarathustra

IV. Amo, aŭ libro de Jezus

V. Nepreco, aŭ libro de Mahomet

VI. Liberiĝo, aŭ libro de Budda


RIMARKO. "La libroj de profetoj" estas verkitaj en la artoplena formo de t. n. sestinoj. Ĉiu sestino konsistas el ses sesversaj strofoj kaj el unu triversa. -- La versaj finvortoj de la unua strofo ripetiĝas en la sekvantaj laŭ ĉiam nova ordigo, bazita sur la konstanta principo, ke en ĉiu sekvanta strofo la sesa, lasta finvorto de la antaŭiranta strofo, fariĝas ĝia unua, la unua -- ĝia dua, la kvina -- ĝia tria, la dua -- kvara, la kvara -- kvina, kaj fine la tria -- ĝia sesa. Tio kaŭzas, ke en la lasta duonstrofo la finvortoj reaperas en la sama ordo, kiel en la unua. Anstataŭigante la finvortojn per literoj ni ricevas la sekvantan skemon:

1) a b c d e f 2) f a e b d c
3) c t d a b e 4) e c b f a d
5) d e a c f b 6) b d f e c a
7) a b c d e f


I. Unueco

Aŭ libro de Mozes

Oto przemówił Bóg w plomiennym krzakra:
Mojżeszu, słuchaj, mów synom Adama!

Jen Dio ekparolis en flama arbusto:
Aŭskultu, Mozes, diru al filoj de Adam!
Mi estas via sola Dio -- mi Jehova!
Kreinto de ĉielo -- de steloj -- de maroj --
De popoloj -- arbaroj -- ŝafidoj -- leonoj,
Kaj ĉion mi kunigis en mondo -- unika!

Aŭskultu! kunligite en ĉeno unika,
Animo universa floras en arbusto,
Nutras liliojn -- donas idojn al leonoj --
El Sinai profetas al filoj de Adam,
Muĝas en tondroj -- skuas profundon de maroj:
Unuigis animon kaj korpon Jehova!

Unu estas la Spaco -- unu Di' Jehova --
Kaj en Spaco kaj Dio -- la Tempo unika!
Unu sola Potenco ruliĝas tra maroj, .
Kaj unu suko ŝprucas en ĉiu arbusto --
Kaj unu sango fluas en filoj de Adam --
Per unu amo ardas patrinoj -- leonoj!

Rampaĵoj -- kaj ĉielaj birdoj -- kaj leonoj
El vermoj eligitaj estis de Jehova,
Same kiel plej alta el vermaro -- Adam.
Supre starante, estis li spirit' unika,
Kiu divenis Dion en flama arbusto --
En purpuro de l' suno -- en lazur' de maroj.

Kaj ĉiuj de la Tempo kaj de l' Spaco maroj,
De l' animo inspiroj, de l' korpo leonoj --
De l' Historio floroj sur Natur-arbusto,
Kiel atomoj de la esto de Jehova,
El de Eteroj granda unuec' unika
Falis en mirigitajn okulojn de Adam.

Aŭskultu, mirigitaj vi filoj de Adam,
Amu animon de la eteroj kaj maroj,
Atentu kiel en la unuec' unika
En Edeno kunvivis ŝafidoj, leonoj:
Ĉi unuecon krei ordonas Jehova
Kaj tion al vi diras en flama arbusto.

En la flama arbusto -- al filoj de Adam
Tiel diris Jehova! -- Silentis la maroj --
Kaj silentis leonoj. -- Parolis Unika.

II. Multeco

Aŭ libro de Brahma

Dotejcie Somy do ognia, bramlni,
Niech światu zagrzmi wielki hymn Rig-Wedy.

Alverŝu al la fajro Soma'n, ho bramanoj,
Al mond' eksonu granda himno de Rig-Veda.
Mondo, plena de dioj, senmorta lotuso,
Estas en mov' eterna -- kiel ond' de Ganga.
El Indra estas Agni -- Indra el Varuna;
La dio naskas dion -- ĉie estas dioj!

Kaj ĉio estas dio -- ĉie estas dioj.
Enkorpigojn de Agni adoru, bramanoj,
Enkorpigojn de Viŝnu, Indra kaj Varuna!
Bovinaroj kaj nuboj, kantoj de Rig-Veda,
Gazeloj kaj knabinoj, la ondoj de Ganga,
Jen ĉio estas dio -- pan', soma', lotuso.

Miliardajn polverojn enhavas lotuso,
Miliardojn da dioj naskas ĉiam dioj.
En la Surja-radioj, vento, ond' de Ganga,
En larm', tra kiu vidas mondon la bramanoj,
En arbaroj bruantaj kantojn de Rig-Veda,
Estas spiro de dioj -- spiro de Varuna.

Antaŭtago de l' esto -- kaj de l' di' Varuna,
Estis spirit' dormanta en Sensci'-lotuso,
Ĝis li vekiĝis -- kvazaŭ himnon de Rig-Veda
Li aŭdus -- kaj eliris tuj el li la dioj,
Miliardoj da dioj -- devasoj, bramanoj,
Elefantoj, montsuproj -- palmoj -- ond' de Ganga!

Brulu al ni, ho Agni! Fluu, ond' de Ganga!
Lumu, ho Indra! Lumu lazur' de Varuna!
Bhagavat! vian supron iras la bramanoj,
Por akiri la floron de forges'-lotuso,
Kaj limon de korpiĝoj! Ĉie estas dioj --
En tomboj, vivoj, sonas kantoj de Rig-Veda.

Al mond' eksonu granda himno de Rig-Veda.
Fluas movo de l' esto -- kiel ond' de Ganga,
Milionoj da trioj naskiĝas. La dioj
Iras en nuboj kaj en sunoj de Varuna,
Sed ree profundiĝos en Sensci'-lotuso;
Limon de transformiĝoj trovos -- la bramanoj.

Aum! kantu bramanoj -- himnon de Rig-Veda!
Jen ekfloras lotuso -- fluas ond' de Ganga --
Adoron al Varuna! -- Ĉie estas dioj!

III. Batalado

Aŭ libro de Zarathustra

Onego czasu w serce Zoroastra
Z nieba lranu spłynęło honover.

En tiu tempo al la kor' de Zarathustra
El Irana ĉielo defluis honover, (1)
Kaj li ekvidis veron per spirit' radia
Kaj vokis: Arjoj, estos venkita Ahriman,
Ĉar leviĵis la luma di' Ahura-Mazda,
Kaj en la suno iras -- venkont' de krepuskoj.

Eterne kun la lumo batalas krepuskoj: --
Divoj (2) ĉiam ribelas kontraŭ Zarathustra,
Krepuskou ĉiam venkas di' Ahura-Mazda
Kaj teren sendas -- kiel la sian honover,
Virojn, kiuj batalas hontraŭ di' Ahriman,
Per belo, bono, kiel pafarko radia.

Pelvanoj (3) de la lumo, en krono radia,
Kuraĝege atakas murojn de krepuskoj
Kaj en rubojn faligas regnon de Ahriman;
Dum tondre sonas suna himn' de Zarathustra,
Plivastiĝas ilia kono de honover,
Kiun sendis sur teron di' Ahura-Mazda.

Sunojn kaj florojn donis di' Ahura-Mazda.
Lia don': ĉio bona, brilanta, radia --
La kanto -- kaj la amo -- de scio honover!
De Ahriman kreitaj: veneno, krepuskoj,
Dolor' -- kaj dubo en la kor' de Zarathustra --
Militoj de popoloj -- verko de Ahriman.

Terura estas iam forto de Ahriman --
Malfortiĝas la luma di' Ahura-Mazda,
Kaj vane vokas Iran: venu Zarathustra,
Kiu dispelos per la rigardo radia
Nubon de Ahrimanaj densegaj krepuskoj --
De krepuskoj, en kiuj pereas honover!

Sed denove eksonos laŭte la honover,
Pro timego ektremos regno de Ahriman,
Kiel nuboj en suno -- diskuros krepuskoj!
Kaj denove vekiĝos di' Ahura-Mazda
Kun sia suna ŝildo -- kun glavo radia!
Ekbrulos en Irano fajr' de Zarathustra.

Kanto de Zarathustra -- jen granda honover --
En la sonĝo radia! -- Jen falos Ahriman,
Venkos Ahura-Mazda -- pereos krepuskoj!

IV. Amo

Aŭ libro de Jezus

A gdy zabłysta betlehems&~a gwiazda,
Wiatr powiał świeży od góry Oliwnej.

Kaj kiam ekradiis betlehema stelo,
Freŝa vento ekblovis de monto Oliva,
El ĉielo aŭdiĝis la voĉo: Hozanna!
Hozanna al popoloj! Jen naskiĝis Jezus!
Dio, kiu alvenas kun bona novaĵo --
Pri savo el la larmoj, amo al malgrandaj.

Benataj la animoj estas ĉe malgrandaj,
Ĉar la ilia estas betlehema stelo!
Ĉar por ili alvenis kun bona novaĵo
Kaj la amon anoncis sur monto Oliva --
Filo de senmakula virgulino, Jezus!
Al la popoloj regnon dian kaj hozanna!

El ĉielo defluis amo, ho hozanna!
Amo por la spirite malriĉaj, malgrandaj,
Amo por la malĝojaj. Amo estis Jezus,
Kaj amo estis lia betlehema stelo.
Kiuj estas plorantaj sur monto Oliva --
Pro amo ili kredu je bona novaĵo!

Benataj estas, kiuj kredas je l' novaĵo,
Kiu en koroj bluas kiele hozanna,
Kiu spiras aromon de branĉo Oliva,
Kiu portas favoron, amon al malgrandaj --
Brilas al la premataj -- per pardono-stelo!
Hozanna al popoloj! Ĉar naskiĝis Jezus.

Sur la tero judeja jen naskiĝis Jezus,
En la urbo Nazaret aŭdiĝis novaĵo!
Magojn al li kondukis betlehema stelo,
Kaj la paŝtistoj vokis al li: ho hozanna!
Kaj sekvis lian vojon aroj da malgrandaj
De la jordanaj ondoj ĝis monto Oliva.

Kaj li instruis homojn sur monto Oliva,
Kvankam antaŭe sciis la Golgoton -- Jezus!
Al premataj -- silentaj -- kaj al la malgrandaj
Dia ŝafido iris kun bona novaĵo.
Hozanna al vi sonu, ho Kristo, hozanna --
Super kruco radias via sava stelo!

Ekradiis la stelo -- sur monto Oliva.
je eterne hozanna -- venis teren Jezus --
Kun la bona novaĵo -- amo por malgrandaj.

V. Nepreco

Aŭ libro de Mahomet

Jeden jest Allach, jeden jego prorok,
Więc, gdy okryty skórami wielbłąda.

Nur unu Allaĥ, unu nur lia Profeto.
Do kiam li, kovrite per fel' de kamelo,
Sola meditis inter araba dezerto,
Tiam al li ekvokis Allaĥ el ĉieloj:
Iru, mia profeto, diru al popoloj,
Ke plej alta el leĝoj estas la Nepreco!

Jen super ĉio regas senŝanĝa Nepreco:
Mizera almozulo, plej alta profeto,
Reĝo, potenca estro de multaj popoloj,
Ne havas pli da povo ol hund' aŭ kamelo,
Kontraŭ potenco, kiu fluas el ĉieloj
Al grandaj urboj kaj al araba dezerto.

Sur maro -- en arbaro -- aŭ en la dezerto
Vi ne forkuros sorton, kiun la Nepreco
Per eterna verdikto sendas el ĉieloj.
Nek sen ĝia, ordono naskiĝas profeto,
Nek vi ploros la perdon de via kamelo,
Nek por interbatatoj leviĝos popoloj.

La steloj -- la brutaroj -- same la popoloj,
Kiuj velas sur maroj -- aŭ en la dezerto
Kuraĝe migras dorse sur sia kamelo,
Devas subiĝi al la senceda Nepreco --
Kaj de neniu reĝo -- neniu profeto --
Ŝanĝita estos alta verdikt' de ĉieloj!

Nevenkebla jen estas volo de ĉieloj!
Do humiliĝi devas antaŭ ĝi popoloj:
El ĝi nur la senmorta naakiĝas profeto!
Ĉiun larmon -- kaj ĉiun palmon en dezerto,
Kiel kalkul'-ciferojn, -- tiel la Nepreco
Konas -- kaj prikalkulas paŝojn de kamelo.

Do vi, migrante sur la dorso de kamelo,
Ne atentu, ĉu vento muĝas el ĉieloj;
Ĉar kiam ĝin ordonas senceda Nepreco,
Unu haron ne perdos vi inter popoloj,
Nek pereos sur maro, nek inter dezerto!
Tiel parolis Allaĥ -- aŭskultis Profeto.

Do leviĝis Profeto -- en fel' de kamelo,
El sovaĝa dezerto -- laŭ voĉ' el ĉieloj --
Iris li al popoloj -- anonci Neprecon.

VI. Liberiĝo

Aŭ libro de Budda

Wśród ludu Sakjów żył królewicz Budda
W zamku rozkoszy. Mistyczne Agama.

Inter Sakja popolo vivis princo Budda
En kastel' de volupto. Mistika Agama (4)
Puŝis lian animon al dezertaj ĝungloj. (5)
Pri mizer' li ne havis plenon de konscio,
Sed sentis eternecon de form-disvolviĝo,
De ĉiusuferado, kies lim' -- Nirvana.

Ĉiujn mizerojn al li konigis Nirvana;
Do forlasis kastelon sian reĝan Budda,
Sciante pri eterna sufer'-disvolviĝo,
Kaj liberiga el la suferoj Agama.
jes, fonto de mizeroj estas senkonscio!
Do lasinte kastelon -- li iris al ĝungloj.

Li sufokis de l' esto volon kaj en ĝungloj
Serĉis ekkonon. Tie en li pri Nirvana
Kaj antaŭaj korpiĝoj vekisĝis konscio.
Sub ombro de figujo ekmeditis Budda,
Kiam sur lin defluis la sankta Agama,
Kiel la liberiga ĉiam disvolviĝo.

La estojn puŝas supren plua disvolviĝo.
Suno -- la tera globo -- la dezertaj ĝungloj,
Kaj la homaj spiritoj kaj dia Agama
Tra jarcentoj sur supron iras de Nirvana,
Kiu rompas neprecon, Veron vidis Budda,
Ke liberigas el la avidoj -- konscio.

Plej alta kredo estas de vero konscio,
Plej alta ver' -- eterna spirit'-disvolviĝo,
Plej alta el spiritoj sur ter' -- estis Budda!
Sufoku korp-avidojn! En la verdaj ĝungloj
Meditu kiel Budda. -- Kaj tie Nirvana
En vi lumigu vian la Buddi-Agama. (6)

Veron en via koro veku la Agama.
Kaj pri la universa mizero konscio
Nasku en ĝi kompaton grandan. Vin Nirvana
Perfektigu. Transforma via disvolviĝo
Ekhaltu. Iru en la dezerton de ĝungloj
Kaj fariĝu el via meditado Budda.

Fariĝos fine Budda! -- Fariĝos Agama --
En spiritoj kaj ĝungloj -- aperos konscio,
Ke esto -- disvolviĝo, -- ke limo -- Nirvana.

Piednotoj

(1) Honover -- vorto de malkaŝo, rivelaĵo.
(2) Divoj -- malbonaj spiritoj, demonoj.
(3) Pelvan -- heroo.
(4) Agama -- celado, malkaŝo, ekkono, religio.
(5) Ĝungloj -- arbaraj dezertoj.
(6) Buddi-Agama -- celado al Budda, religio de Budda.