Enkomputiligis Don HARLOW
Ho dîos ajthèr kàj taĥypteroj pnoàj, Potamôn te pegàj pontion te kymàton |
Etero dia kaj rapid-flugilaj blovoj! Torento-fontoj kaj de l' ocean-ondegoj Sennombraj briloj! vi, ĉiopatrino tero! Kaj vi, vidanta ĉion, suna rond', rigardu: Jen kion de l' diar' suferas mi, mem dio! Rigardu, kian humiligon Kaj turmentadon dum jarmiloj Suferos mi! Elpensis jen Por mi la nova estro de la dioj Ĉi tiun senhonoran malliberon! Ve, ve! mi ĝemas pro l' nuneco Kaj pro l' sufer' estonta! Kiam ajn Finiĝos miaj turmentoj? Sed kion diras mi? Ĉu mi ne antaŭvidas Plej malproksiman estontecon? Min surprizi Sufer' ne povas ja. Mi devas destinaĵon Toleri plej facile, konsciante tion, Ke estas ĝi nerezistebla mond-nepreco. Sed kiel ŝanĝos sorto tiun ĉi ekziston, Ne diros mi, nek mi silentos, sed benaĵon Mi donis al homar' kaj nun mi jugon portas. En stip-bastonon kaŝis mi la fajrofonton Ŝtelakiritan, kiu branda ben' al homoj Kaj instruist' fariĝis ja pri ĉiuj artoj. Pro tia peko mi suferas tian punon, Forĝite per katenoj al aer'-altaĵoj. Ho! ho! Jen kies eĥo? Kies spiro min alblovas? Ĉu estas dioj, homoj? aŭ ĉu ambaŭ kune Alvenas al limrando mem de l' mondo, Por vidi mian suferadon? aŭ pro kio? Rigardu katenitan, malfeliĉan dion, Min, Zeŭsan malamikon, for de kiu Malame sin forturnas ĉiuj dioj, En Zeŭsan or-kortegon enirantaj, Ĉar tro mi amis la homaron! Ve, ve! Mi ree kian bruon aŭdas? De birda plumar'? Etero ektremis De zume svingataj malpezaj flugiloj! Sed kio ajn venas, ĝi vekas teruron. |