Enkomputiligis Don HARLOW

Rano kaj bovo

de Jean de La FONTAINE

elfrancigis Antoni GRABOWSKI


La grenouille vit un boeuf,
Qui lui semblait de belle taille.

Sur herbej' sin paŝtis bovo,
Altekreska, diktalia.
Rano, eta kiel ovo,
Lin ekvidis, do, envia,
Sin larĝigis kaj plenblovis,
Streĉis, kiel ĝi nur povis,
Por bovon egali laŭ diko.

Ĝi diris al sia baptano: "Amiko,
Ĉu tio sufiĉas?" -- "Ne!" -- "Mankas peceto?" --
-- "Tre multe!" -- "Nun?" -- "Same!" -- "Jen, kiel mi devis!"
-- "Vi ne proksimiĝas!" -- Do nia raneto
Sin tiel plenblovis, ke fine ĝi krevis.