Enkomputiligis Don HARLOW

Regu ondojn!

de James THOMSON

elangligis Antoni GRABOWSKI


When Britain first, at Heaven's command,
Arose from out the azure main.

Kiam Brituj', laŭ Di-komand',
Leviĝis el lazura mar',
Jen estis leĝo de la land',
Kaj kantis garda anĝelar':
           Regu ondojn, Brita-ter',
           Britoj vivos en liber'!

Dum malfeliĉa la naci'
Fariĝas sklavo de tiran',
Por fremda timo kaj envi'
Libere floros britujan'.
           Regu ondojn, Brita-ter',
           Britoj vivos en liber'!

Post ĉiu bat' de malamik'
Nur pli majeste staros vi,
Simile kiel kverk-radik'
De vento-sku' fortiĝas pli.
           Regu ondojn, Brita-ter',
           Britoj vivos en liber'!

Se volos humiligi vin
Tiran' per ruzo aŭ per fort',
Ekflamos noble via sin'
Por via glor' kaj lia mort'.
           Regu ondojn, Brita-ter',
           Britoj vivos en liber'!

Ĉe vi prosperos vilaĝan',
Komerco brilos en urbar',
Al vi subiĝos ocean'
Kaj bordoj de l' regata mar'.
           Regu ondojn, Brita-ter',
           Britoj vivos en liber'!

La muzojn, anojn de l' liber',
Vi gaste flegos laŭ destin';
Insul' benata, bela ter',
Protektos multaj koroj vin!
           Regu ondojn, Brita-ter',
           Britoj vivos en liber'!