Enkomputiligis Don HARLOW

Rodika

de Basile ALECSANDRI

elrumanigis Antoni GRABOWSKI


Purtând cofiţa cu apa rece
Pe ai sei umeri albi, rotunjori.

Portante kruĉon kun akvo freŝa,
Sur blanka ŝultro, kun flor' en har',
Juna Rodika paŝas jen gaje
Al soifanta la semantar'.

Rapide ĉiuj saltas renkonte,
Vokas: "Rodika, ho karulin',
Ĉar vi alportis la plenan kruĉon,
Viaj deziroj plenumu sin!

Kiam aŭtune vi edziniĝos,
Paŝu sur floroj en hejm-trankvil':
En via domo tabl' estu plena,
La brusto iĝu idet'-lulil'!"

Ili, trinkinte akvon el kruĉo,
Ŝin ĉirkaŭsemas bene per gren'.
Rodika ridas kaj forkurante,
Grenon el haroj forskuas jen.