Enkomputiligis Don HARLOW
Thalatta! Thalatta! Sei mir gegrüsst du ewiges Meer! |
Thalatta! Thalatta! Mi vin salutas, eterna mar'! Mi vin salutas dekmilfoje, El koro ĝojanta, Kiel vin salutis Dek mil grekaj koroj, Fortaj en mizero, Hejmon postulantaj, En mondo gloraj, grekaj koroj. Balancis sin ondoj, Balancis kaj bruis; La suno verŝis sur ilin rapide La rozajn ludantajn lumojn; La timigitaj mevaj aroj Flugadis for, laŭte kriante, Frapis la hufoj, sonoris la ŝildoj, Kaj for eksonis kiel venka kri': Thalatta! Thalatta! Mi vin salutas, eterna mar'! Kiel lingvo hejmlanda vi bruas, Kiel sonĝoj infanaj io briletas Sur via vasta balanca ondar'. Al mi rememoro rakontas denove, Pri ĉiu amata bela ludilo, Pri tiuj brilantaj donoj kristnaskaj, Pri tiuj koralaj ruĝaj arbetoj, Orfiŝoj, perloj kaj konkoj koloraj, Kiujn vi kaŝas mistere Malsupre en domo kristala. Ho, kiel enuis mi en la fremdlando! Kiel floro velkinta En la kapsul' de botanikisto Kuŝis la kor' en la brust', Mi sentas, kvazaŭ longan vintron Malsana mi sidis en ĉambro malluma, Kaj nun mi ĝis lasas subite Kaj brile kontraŭ mi radias La smaragda printempo, vekita de l' suno, Kaj bruas la blankaj arboj florantaj, Kaj la junaj floroj min rigards Per siaj okuloj, la bonodoraj; Ĉio sonas, aromas, respiras kaj ridas, Kaj en blua ĉielo kantas birdetoj -- Thalatta! Thalatta! Vi brava kor' retiriĝa! Kiel ofte, maldolĉe-ofte, Vin premis de l' Nordo barbarinoj! El grandaj okuloj venkantaj Ili pafis brulantajn sagojn; Per vortoj kurbe glatitaj Minacis fendi mian bruston; Per kojnoskribaj biletoj disrompis Mizeran cerbon mian surdigitan -- Vane mi tenis kontraŭen la ŝildon, La sagoj siblis, la batoj krakis, Kaj de la nordaj barbarinoj Mi estis premita ĝis la mar' -- Kaj libere spirante mi vin eksalutas, Amata, savanta mar', Thalatta! Thalatta! |