Enkomputiligis Don HARLOW
Aĥ, kade je, ta kade je Mojto serdce kleto? |
Kie vi, ho ensorĉita Koro mia, estas? Enuanta, suferanta Kor' ĉe mi ne restas. Ne ĉi tie estas mia Koro, la malsana, Sed ĝi estas tie supre, Sur montar' Balkana. Sed vi estas malproksime, Balkanaro bela, Vi patruja, sankta, kara Hejmo subĉiela! Kie ajn mi vage migrus, Serĉas koro mia Vin, mirinda, vin, gepatra Loko familia! Kie ajn en bela lando Resti for mi devas, Mi de l' koro por ĉi tio Dankon ne ricevas. Por mi restas same karaj, En kampar', ĉe l' maro, Vi balkanaj, vi mirindaj Montoj kaj tombaro. Karsalutas mi montaron Sub la neĝvualoj, Vin, kvietaj ebenaĵoj Kaj profundaj valoj! Korsaluton al ombrecaj Densaj vi arbaroj! Korsaluton, bonodoraj Verdaj vi herbaroj! Korsaluton al balkanaj Akvoj la arĝentaj, Al ŝaŭmantaj akvofaloj, Kaj al vi, torentoj! Mi salutas vin, dezertoj, Rokoj eĥoplenaj, Intermontoj vi malsekaj, Kavoj malserenaj! Kie ajn vi estas, ventoj, Perflugile, venu, Kaj kun vi, al mia lando, Korsalutojn prenu! Ĉu mi sanas, aŭ malsanas, Malbenita horo; Sole tie, sole tie Estas mia koro! |