Enkomputiligis Don HARLOW

Sinjorino Twardowska

de Adam MICKIEWICZ

elpoligis Antoni GRABOWSKI


Jedza, pija, lulki pala
Tance, hulanka, swawola

Oni manĝas, trinkas, bruas,
Fumo, danc', diboĉ' petola;
Tutan la drinkejon skuas:
Ha, ha, hi, hi, hejse, hola!

Twardowski (1), ĉe l' fino tabla
Kiel baŝa sin apogas,
Krias: He, diboĉ' diabla!
Ridigas, timigas, logas.

Jen soldat', kun brava vido,
Ĉiujn insultas kaj puŝas;
Sonis glav', orelon tuŝas,
El soldat' -- jam leporido.

El vaz' tribunal'-patrono
Manĝis sen parol' ĝis fundo;
Twardowski sonis per mono...
El patrono -- korta hundo.

Al botist' je naza rando
Li frapis, al kap' tubeton
Metis, ŝmac'! da gdanska (2) brando
Pumpas plenan bareleton.

Dum li trinkis, en kaliko
Ekfajfis, ekgrincis io;
Funde... "Kia artifiko!
Baptan', vi venas pro kio?"

Diablet' sur fund' en vino,
Laŭ mallonga vest', germano,
Gastojn, ĉapelet' en mano,
Li salutas per ekklino,

Saltas planken el la loko,
Kreskas al du-uln-mezuro,
Nazo -- hoko, pied' de koko,
Kaj la ungoj de vulturo.

"Ah, Twardowski? salut', frato!"
Li iras rekte al celo.
"Jen bona via konato,
Mi estas Mefistofelo!

Vi kun mi sur Mont' Senhara (3)
Faris pri anim' kontrakton;
Sur led' bova skribis akton
Via moŝt' kaj diablara.

Devis servi volon vian
Ni, ĝis du jaroj trakuros,
Tiam Romon vi veturos
Kaj ni kaptos kiel nian.

Sepa jar' trakuris teron
Post lim' de kontrakta diro;
Vi turmentas la inferon,
Eĉ ne pensas pri vojiro.

Sed la venĝo, malrapida,
Pelis vin en retojn; estas
Rom' drinkeja nom' insida,
Vian moŝton mi arestas!"

Twardowski al pord' ekpenis
Post tia dictum acrbum (4);
Je l' kontuŝ' diabl' retenis:
"Kie do nobil verbum (5)?"

Kion fari? Jam finite,
Ne elpensos mi konsilon...
Sed... Twardowski, jen subite,
Donas novan malfacilon:

"Al kontrakt', Mefistofilo!
Tie estas kondiĉaro:
Kiam vi, post iu jaro,
Venos kun anim'-prenilo,

Mi havos rajton, trifoje
Al labor' vin jungi laste;
Eĉ plej malfacilan ĝoje
Vi plenumos, senprokraste.

Jen drinkeja emblemato:
Ĉeval' pentrita sur tolo;
Sur ĝin salti mia volo,
Frapu hufoj per ekbato.

El la sablo vipon faru,
Mi ĝin uzos por alpelo;
En arbareto preparu
Konstruaĵon -- por hotelo:

Konstruaĵ' el nuks-grajneroj,
Alta ĝis supro Krempaka,
Tegment el judbarboj, faka,
Kovrita per pavaveroj.

Vidu jen najleton, feron:
Tricol-longo, col-dikeco;
Vi en ĉiun papaveron
Batu tri de l' sama speco!"

Saltas al labor' diablo,
Ĉevalon nutras, preparas,
Tordas vipon el la sablo,
Kaj jam en preteco staras.

Pan Twardowski, sur kurulo,
Provas eksaltojn, turnadon,
Paŝon, troton, galopadon;
Jen! -- konstruo laŭ postulo.

"Nu! vi gajnis; sed, baptano,
Dua provo ne finita;
Jen en plado por vi bano,
Bano -- el akvo benita".

Diablo ŝvitas, sufokiĝas,
Kuntiriĝas ĝis duono, --
Estr-ordono sen pardono! --
Ĝis la kolo li baniĝas,

Elsaltis kun ĵet-rapido,
Skuiĝis, ternis pro sano:
"Nun vi jam sub nia brido,
Finita plej bola bano".

"Ankor' unu, tiam fino,
Tuj rompiĝos fort' diabla,
Jen Twardowska sinjorino,
Mia edzinet' afabla!

Mi jaron ĉe belzebubo
Por vi loĝos en infero,
Kaj dume mia kerubo
Kun vi, kiel edz' sur tero.

Ĵuru la amon, dediĉon,
Ŝaton, obeon, adoron,
Rompu eĉ unu kondiĉon, --
Kontrakto perdis valoron".

Al li orelon atente,
Al ŝi ekstrabon kun viglo
Turnis diabl' kaj momente
Jam proksimiĝis al riglo.

Ĉar lin Twardowski tre tedas,
De pord', fenestro puŝante,
Tra ŝlosiltru' sin ekspedas,
Ĝis nun forkiras konstante.

Piednotoj

(1) Tvardovski, pola sorĉisto, kiel la germana Faust.
(2) Urbo Gdansk, hodiaŭ germana Danzig, estis fama pro sia brando.
(3) Pole "Lysa gora", pli ĝuste Kalva monto, monto de sorĉistoj.
(4) Maldolĉa diraĵo.
(5) Nobela honorvorto.