Sonoriloj de vespero (Thomas MOORE)

Enkomputiligis Don HARLOW

Sonoriloj de vespero

de Thomas MOORE

elangligis Antoni GRABOWSKI


Those evening bells! those evening bells!
How many a tale their music tells!

Sonoriloj de vespero!
Sonoriloj de vespero!
Kiom ili rakontadas
Pri juneco kaj espero!

Pri la domo de gepatroj,
Pri la dolĉa, kora ĝojo,
Kiam mi ilian sonon
Aŭdis je la lasta fojo!

Longe, longe jam forpasis
Tiuj de l' ĝojeco horoj
Ekdorminte je eterne,
Jam ne batas multaj koroj...

En la tomboj ili loĝas
Post la ĝojo kaj sufero;
Ne por ili la muziko,
Sonoriloj de vespero!

Ankaŭ kiam mi ripozos
Je eterne en trankvilo,
Ne ekhaltos la batado
De l' vespera sonorilo,

Dum kun kanto novaj bardoj
Paŝos jam sur nia tero,
Kaj vin aŭdos, kaj vin laŭdos,
Sonoriloj de vespero!