Sopiro al patrujo (Adam MICKIEWICZ)

Enkomputiligis Don HARLOW

Sopiro al Patrujo

de Adam MICKIEWICZ (el Pan Tadeusz)

elpoligis Antoni GRABOWSKI


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Litwo! Ojczyzno moja, ty jestes jak zdrowie!
Ile cie trzeba cenic, ten tylko sie dowie.

Litvo, patrujo mia! Simile al sano
Vian grandan valoron konas nur landano,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar je vi sopiras.
Dipatrino! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,
En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon, --
Kiel Vi al infano redonis la sanon,
(Kiam mi, de l' patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite
Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo Dion dankodiri) --
Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!...
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj;
Al la kampoj, per greno diversa pentritaj,
De sekalo arĝentaj, de tritik' oritaj,
Kiujn la neĝe-blanka poligon' ornamas,
Kie per virga ruĝo timiano flamas,
Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando,
La kampa, kun maldensaj pirarboj, limrando.