Enkomputiligis Don HARLOW
A jak poszedł król na wojnę Grały jemu surmy zbrojne. |
Kiam iris reĝ' militon, Ludis trumpetar' eksciton, Ludis trumpetar' el oro Por la venko, por fervoro! Kiam iris Staĥ batalon, Bruis fontoj vek-signalon, Bruis de la spikoj spiro Por malbona sort', sopiro ... Kugloj tranĉas la aeron, Per kadavroj sternas teron; Reĝoj brave jen batalas: Vilaĝanoj dense falas! Flirtas vente reĝa flago, Knaras ie kruco voja ... Staĥon vundis morta sago, Reĝo hejm-revenas ĝoja. Reĝon en pordego ora Eksalutis bril' aŭrora; Sonoriloj eksonoris, La venkinton laŭte gloris. Kiam Staĥon tero prenis, En la kampo vent' orgenis, Plende kantis la tremoloj, Sonoretis -- kampanoloj. |