Enkomputiligis Don HARLOW

Sur la Jungfrau

Marja KONOPNICKA

elpoligis Antoni GRABOWSKI


Już się ranek rozbiela
Na dzień wielki wesela ...

Jam blankiĝas mateno
Por la ĝoja soleno...
Sonas vigle signaloj,
]am vekiĝas la valoj:
-- Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Bruas supro granita;
La Junedzo, vekita,
Matenruĝon elsendas,
Karan vorton atendas:
-- Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Iras ar' amikina
Al la hejmo estrina,
Iras kun la rozfloro
Al renkont' de l' aŭroro:
-- Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!

La Junedzo sin zonas,
Mondo kantas kaj sonas;
Venas jun-amikaro,
Grakas roka aglaro:
-- Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

- Ĝis nun ombroj ne cedas,
Nokto forton posedas;
Dormas akvoj en maro,
Ĝis nun dormas homaro:
-- Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!

La Popoloj-Lazaroj
Sonĝas apud altaroj
Pri la tago radia,
Reviviĝo la sia:
-- Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

La Junedzo atendas,
Du riverojn li sendas;
Ili iras en landon
Kaj ripetas demandon:
-- Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Diru, ondoj, resone:
Ŝi jam preta duone;
Jam sur frunto granita
Fajra krono plektita,
-- Nur ne estas, nur ne estas festa robo finita.

La torentoj refluas,
Fermas pordon, krak-bruas;
Knaras pordoj el ŝtono,
Surde ĝemas resono:
-- Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!

Vent-orgeno jam bruas,
La Junedzo enuas,
La Monaĥ', en talaro,
Ringojn tenas por paro:
-- Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Tra ventegoj, silentoj,
Balanciĝas la gentoj;
Pasas tempo senlima, ,
Muĝas tondr' malproksima:
-- Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

En abismoj, vekite,
La popoloj ekscite:
-- Malfermadu! -- laŭtkrias --
Tag' ekstere radias!
-- Devas esti, devas esti Junedzino jam preta!

Junedzino nubiĝas,
Per vualo kovriĝas:
-- Ho, malbono ne cedas,
Ĝis nun forton posedas:
-- Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!

-- Kiam tagon de l' juĝo
Korn' anoncos kun muĝo,
Kiam kradoj diskrevos,
Fundoj lumon ricevos,
Kiam levos sin valo,
Pintoj krakos dum falo,
Juĝa tondro ekbruos,
Duon-mondon detruos,
-- Tiam estos, tiam estos Junedzino vestita!