Tri Budrisoj (Adam MICKIEWICZ)

Enkomputiligis Don HARLOW

Tri Budrisoj

de Adam MICKIEWICZ

elpoligis Antoni GRABOWSKI


Stary Budrys trzech Synów, tegich jak sam Litwinów,
Na dziedziniec przyzywa i rzecze.

Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana,
  Sur la korton alvokas tri filojn:
"Iru tuj en la stalojn, selu bone ĉevalojn,
  Kaj akrigu la glavojn, ĵetilojn.

Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondo
  Al ni Vilno trumpetos ordonojn:
Olgerd falos Rusujon, Skirgel iros Polujon
  Princo Kejstut atakos Teŭtonojn.

Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas;
  Litvaj dioj konduku vin, benu!
Por la vojo utila, bona vorto konsila:
  Tri vi estas, tri vojojn vi prenu.

Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi
  Kontraŭ Novgrod post Ilmen kuŝanta;
Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj,
  En amasoj la rublo sonanta.

Dua devas elfali, sub Princ' Kejstut batali:
  Pereadu Krucistoj-hundfratoj!
La sukcen' tie ora, drapo mire kolora,
  Briliantoj en pastraj ornatoj.

Tria post la Njemeno, en Skirgela la treno,
  Nur malriĉan akiron li trovos;
Tie inda nur havo: bona ŝildo kaj glavo,
  Kaj Polinon kunpreni li povos.

Super ĉiuj virinoj, plej amindaj Polinoj!
  Gajaj, kiel la junaj katetoj;
Nigra brovo, la vango -- kvazaŭ lakto kaj sango,
  La okuloj -- brilantaj steletoj.

El Poluj' mi junaĝa, batalanto kuraĝa,
  Antaŭ jaroj alportis edzinon...
Jam ne batas la koro -- kun malĝojo, doloro
  Rememoras mi vian patrinon".

Kaj, doninte konsilojn, benis patro la filojn,
  La armitajn forportis ĉevaloj.
Aŭtun', vintro sin trenas, filoj reen ne venas;
  Eble falis en sangaj bataloj...

Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,
  Sub la burko objekto tre granda.
"Filo! sub la mantelo, rusa mon' en sitelo?"
  -- "Ne, patreto, filino Pollanda!"

Per la nego kovrita, rajdas viro armita,
  Sub la burko akiro tre granda.
"El Prusujo! sak' plena, kun la sablo sukcena!
  -- "Bofilino, patreto, Pollanda!"

Per la neĝo kovrita, tria viro armita,
  Ion grandan li kaŝas sub vesto:
Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis
  Por la tria edziĝa la festo.