Enkomputiligis Don HARLOW

Trovita

Johan Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Antoni GRABOWSKI


Ich ging im Wald
So für mich hin.

Mi foje arbaron
Promene eniris,
Kaj serĉi nenion
En penso deziris.

Mi vidis, en ombro
Jen staras floreto:
Steleto lumanta
Aŭ blu-okuleto.

Mi volis ĝin ŝiri,
Sed plore ĝi diras:
"Ĉu por ke mi velku,
Vi tial min ŝiras?"

Do mi ĝin elfosis
Kun radikareto,
Kaj portis al mia
Ĝarden' ĉe l' dometo.

En loko trankvila
Plantite karese,
Ĝi kreskas, burĝonas,
Kaj floras senĉese.