Enkomputiligis Don HARLOW
Daremne żale, próżny trud, Bezsilne złorzeczenia! |
Jen vana plendo kaj sopir', Senforta la malbeno! Pasintajn formojn sorĉa dir' Ne kaŭzos al reveno! Mond' ne redonos, en regres', Vidaĵojn de l' revado; Eĉ fajro, glav', ne estas ĉes' Al pensoj en kurado! Kun vivo iri devas ni Kaj novan vivon doni; Sed ne per velka laŭrfoli' Obstine kapojn kroni. Ne fluos reen viva ond'! Senfrukta peno tia; Koler' senforta, ĉar la mond Sur vojo iros sia! |