Saluto el Varsovio (Antoni GRABOWSKI)

Enkomputiligis Don HARLOW

Saluto el Varsovio

de Antoni GRABOWSKI


Samideanoj, akceptu vi
Korajn salutojn el Varsovi'!

Akceptu ilin, tra l' tuta mond'
Disportu ĉien al nia rond'.

Diru, ke ankaŭ sur pola ter'
Batas la koroj por sankt-esper',

Ke ankaŭ tie, apud Vistul',
Renkonte brilas amik-okul',

Kaj etendiĝas fidela man',
Sonas: "Bonvenu, samidean'!"

Kvankam la nokto ĉirkaŭas nin,
Ni kredas: Tago brilos en fin'.

Leviĝos fine la ora sun',
Kie nur steloj flagretas nun.

Ektondros laŭte triumfa kant'
Pri fina venko de l' esperanto';

Do mi nur preĝas: Ho, donu Di',
Ke ĝin ekaŭdu ankoraŭ mi!