Enkomputiligis Don HARLOW

Pensoj miaj, pensoj miaj

de Taras ŜEVĈENKO

elukrajnigis K. GUSEV

Aperis en Moskvaj Novaĵoj, Esperanta provnumero, Aprilo 1989, p. LS4


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Pensoj miaj, pensoj miaj,
Ve' kun tiaj, vere!
Kial vi en sombraj vicoj
Staras surpapere?
Kial vento vin ne blovis
Polve en la stepon,
Ne fordormis la malĝojo
Kiel panjo bebon?

Pensoj miaj, pensoj miaj,
Filoj, floroj lastaj,
Mi vin gardis, mi vin vartis
En la kampoj vastaj
Iru, filoj miaj, hejmen,
Al Ukrainio,
Sed mi orfe en fremdujo
Velkos je nenio.

Hejme trovos vi amikajn
Vortojn, bonan koron,
Tie fine trovos veron
Kaj eĉ eble gloron ...
Do karesu, mia kara
Tero Ukraina,
Miajn filojn senprudentajn
Per la man' patrina!