Enkomputiligis Don HARLOW

Kanto de porko

de K. I. GALCZYNSKI


Olena Poŝivana afiŝis ĉi tiun poemon en la listo fido7.esperanto.rus la 18an de decembro 2002. Laŭ ŝi: "La ĉi-suban tekston mi ekaŭdis dum iu renkontiĝo de blindaj esperantistoj. Ĝin deklamis ĉarma italino, bonege deklamis, kun ronkado en refreno. Longe mi serĉis tiun ĉi versaĵon, kaj estis strange por mi, ke ĝi estas nekonata al larĝa legantaro. Do, ĝuu!"

Mi estas la porko! Mi kuŝas en sterk'
Kaj ofte subfosas radikojn de l' kverk'.
En mia kuŝejo mi kuŝas sen zorg'
Kaj ĝuas la koton: mi estas ja pork'!

Mi vivas porkece en porka mizer'
Laŭ moroj de porkoj, laŭ porkmanier'
Kaj dankas mi Dion en pia fidel',
Ke kreis Li porkon laŭ porka model'.

Mi rampas tra l' vivo en plena nesci'
Pri l'arto, scienco, muzik', poezi',
Pri Prago kaj Hago, Pekino, Novjork',
Parizo kaj Pizo: mi estas ja pork'!

Por mi ne valoras laboro, nek sport',
Nek ismoj, nek skismoj, nek... porkoeksport',
Nek tempoj pasintaj, nek nuna epok'.
Por mi nur valoras la sterko kaj trog'!

Do, se mi nur havus staturon de l' dand',
Kaj mian soifon estingus per brand',
Se mi ne en stalo, sed loĝus en dom',
Mi rajtus nomiĝi ne porko, sed... hom'.