Enkomputiligis Don HARLOW |
Morgau, ĉe l' hor', kiam ekhelos kampar' Iros mi. Scias mi ja, ke atendas vi. Iros tra la arbar', iros tra la montar', Pli longe for de vi ja kapablas ne mi. Mi paŝados, la okulojn rigardantajn al pens', Vidante nenion eksteran, aŭdante ne, Sola nekonato, manojn ĉe l' sinka dors', Trista, kaj tag' al mi estos malluma nokt'. Nek rigardos l' oron de l' vesperĉiela fund' Nek velojn , al Harfleur naĝantajn en la for', Kaj, finalveninte, metos mi sur via tomb' Ileksajn verdaĵojn kaj erikajn florojn. |