Enkomputiligis Don HARLOW

Proverboj

de Gaston WARINGHIEN

Aperis en Kaj la ceter' nur literaturo de Gaston WARINGHIEN, paĝoj 116-118


Amikon havis ja Herkulo
kaj edzineton, kiu flirtis;
kaj la amiko sen skrupulo
kun lia edzinet' malvirtis.
Sed jen Herkulo ĝin rimarkis
kaj l' adultulon tuj pafarkis.

Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.

Liajn kisojn brulpasiajn
ŝi ricevis kun plezuro,
kaj eĉ lipkaresojn tiajn
ŝi redonis sen uzuro,
sed postulis post la far'
tujan geedziĝon, ĉar

Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron.

Frivole juna Anna jesis
al la trezoro arkiduka,
kiun por ŝia man' promesis
miliardulo tre kaduka.
Sed spertis ŝi post la edziĝo,
ke riĉo estas ne feliĉo.

Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis.

Ŝia eduk' estis nobela,
fadenon ŝi ne sciis tiri;
sed enamiĝis nia bela,
ŝi lernis kudri kaj kuiri,
kaj, forgesante la blazonon,
nun flikas eĉ lian kalsonon.

Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon.

Novedzo hasta kaj abrupta
al kuracisto multescia
plendis, ke al invit' volupta
l' edzino restas tutglacia.
La orakolo tuj verdiktis,
kion al homoj sperto diktis:

Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.

Sultanino, neglektite,
ne rezignis la amkukon:
manke de pli bona, spite
amindumis ŝi eŭnukon.
Kvankam li fervore taskis,
la afer' tamen fiaskis.

Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.

Al sia patro ĵus Alfreda
konfesis, kun plor-akompano,
ke estas ŝi iom graveda –
sed pri la patro de l' infano
nenion ŝi suspektas, ve!
Kaj tamen oni diras, ke

Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis.